Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/222

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉe oreloj volviĝas kun sonoriletoj: Kaj du, el frunt' al flanko ŝovante finaĵojn, 190 Per latunaj, tintantaj skuiĝas globetoj Post ŝafviro — ŝafinoj, bovoj, kaprinaro, Post brutoj — ŝarĝigita, veturiloj kvaro.

Ĉiuj divenis venon de pastr' Almozisto; Do devon de la mastro konante, Juĝisto Staris sojle, salutis gaston. Veturante, Pastro kaŝis vizaĝon, kapuĉvualante; Sed oni lin rekonis: vidante areston, Li alturnis vizaĝon kaj faris mangeston. Dua veturigisto estas rekonita: 200 Maljuna Macjek Vergo, kampule vestita. Nobelaro ekkriis, kiam lin rekonis; Li diris: "Stultaj!..." mane silenton ordonis. Sur tria veturilo — Prus' en vest' flikara, Fine Zan kun Mickjeviĉ veturis sur kvara.

Kaj dume Podhajskioj kaj Isajeviĉoj, Barbaŝoj kaj Vilbikoj, Bjergeloj, Kotviĉoj, Vidante de Dobĵinskij tian malliberon, Komencis kvietigi malnovan koleron; Ĉar pola nobelaro, kvankam kolerema 210 Kaj batalema, tamen ne estas venĝema. Oni aĝan Mateon petas pri konsiloj: Li starigas amason ĉirkaŭ veturiloj, Atentigas.

Kvestulo iris ĉambron pene Rekonebla; ne sanĝis li vestaĵon sian, Sed figuron alprenis li tute alian: Kutime malserena, nun li miengaje Levis kapon, laŭ kruda kvestulo petola, Antaŭ ol ekbabili, ridis: "Ha, ha, hola! Mi gratulas! Ha, ha, ha! bonege, image! 220 Sinjoroj oficiroj! iuj ĉasas tage, Vi nokte! Bona ĉaso: mi vidis nobelojn; Hej! pinĉi, senplumigi, hej! deŝiri ŝelojn!