Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/223

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Nobelaro petolas, vi surmetu bridon! Mi gratulas, Majoro, vi kaptis Grafidon: Grasul' , riĉul' , sinjoro li el antenatoj (3) ; Ne lasu lin el kaĝo sen tricent dukatoj! Prenu! por monaĥejo donu groŝojtrion, Kaj por mi; mi pri via savo petas Dion; Jes, vere, mi tre zorgas por vi pri ĉielo! 230 Mort' eĉ staboficirojn kaptas je orelo: Baka (4) pravis, ke morto trapikas brokatojn (5) Kaj skarlatojn; sur drapon bone faras frapon; Kaj tra tolo ĉe kolo ĝi tranĉas laŭ volo, Sama normo: frizformo, kiel uniformo. Morto panjeto, diras Baka, laŭ bulbeto, Larmigas, dum alpremas; same karesemas Dum lulo de mamulo aŭ diboĉbravulo! Aĥ! Majoro! ni vivas, morgaŭ morto venos, Kion ni manĝas, trinkas, al ni apartenos. 240 Juĝisto, matenmanĝi estas tempo nune? Mi eksidas ĉe tablo, petas ĉiujn kune. Majoro, eble zrazojn? Moŝto Leŭtenanta, Kion vi pensas? vazon da punĉ' varmiĝanta?"

Oficiroj rediris: "Jes Patr' Almozisto, Devas oni manĝi, trinki sanon de Juĝisto! "

La domanoj ekmiris kaj diveni penas: Kial Vermo la gajan mienon alprenas? Juĝist' al kuiristo ordonon raportis: Zrazojn, botelojn, vazojn, sukeron li portis. 250 Plut kaj Rikov komencis glutadi rapide, Tiom ofte altrinkis, manĝante avide, Ke horduone manĝis for dudek tri zrazojn Eltrinkis da punĉo du meze grandajn vazojn.

Majoro sata, gaja, larĝe sur sofeto