Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/224

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sidiĝis, prenis pipon, per banka bileto Ekbruligis, deviŝis buŝon per tukfinoj, La ridantantajn okulojn turnis al virinoj, Diris: "Belajn fraŭlinojn mi deserte ŝatas, Je majorbantoj! kiam matene mi satas, 260 Post zrazoj, mi deserte, volonte babilas Kun belaj fraŭlinoj kies ĉarm' vin similas. Mi proponus kartludon elf-cvelfe (6) je visto, Aŭ ni dancu mazurkon je diablojcentoj! En regiment' mi — estas fama mazuristo!" Kaj pli proksimiĝante al damojasisto, Li alternigis fumon kun la komplimentoj.

"Danci! elvokis Vermo: trinkinte ĝis resto Botelon, eĉ mi, pastro kun levita vesto, Dancas mazurkon.Tamen majoro, je vere. 270 Ni trinkas, kaj la jegroj frostiĝas ekstere? Diboĉu! Mastro donos la brandon favore, Major' permesos: trinku bravuloj korĝoje! Plut rediris: "Mi petus, lasante la volon". Vermo flustris: "Juĝisto, donu alkoholon" Kaj tiel, dum en domo stabo glutis ĝoje, Post dom' armeo drinki komencis samfoje.

Kapitan' sen parolo kalikojn plenumis; Major' trinkis, samtempe damojn amindumis, Kaj ĉiam pligrandiĝis lia dancinklino; 280 Manon de Telimeno li kaptis en fino, Por danci; ŝi forkuris; li al Zonjo iris, Ŝancelige, kapkline, dancinviton diris; "Hej! Rikov, ĉesu fine blovi la pipeton: For la pipon! vi bone ludas gitareton; Jen kuŝas gitareto, do prenu gitaron, Mazurkon! mi, majoro, dancas gvidoparon" Kapitan' sur gitaro kordojn streĉe tiris, Plut ree Telimenon emigi deziris: "Majorvorton: ne ruso mi estas, Fraŭlino.