Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/225

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

290 Se mi mensogas, estu mi tuj "sukinsino" (7) Mensogante.Demandu ĉiun oficiron, Ĉiuj, tuta armeo atestos verdiron, Ke en naŭa korpuso de armeo dua, En regiment' kvindeka, divizi' unua De Jegroj, Plut majoro — estas mazuristo. Venu do fraŭlineto, ĉar mi, por rezisto, Obstinan fraŭlineton punos oficire..."

Li saltis, Telimenomanon tion dire Kaptis, kaj larĝe, kise blankan brakon klakis; 300 Tadeo lin alkuris: sur vango ekkrakis. Ŝmac' sur vango aŭdiĝis en vicordo tia, Kiel vorto post vorto, unu post alia.

Plut' konsternite, pala kolere, okulojn Ekfrotis, poste kriis: "Ribel' ! ribelulojn!" Kaj kuris, eliginte spadon por trapiko. Ĵus pastro tercerolon prenis el maniko, Kriante: "Taĉjo! pafu kiel kandelflamon!" Tadeo kaptis, celis, pafis, sed li celon Maltrafis, nur surdigis, nigrigis orelon Al Major' — Kun gitaro vokante: "Ribelo!" 310 Al Tade' saltis Rikov; sed Vojski al celo Trans tablo svingis manon: ekfajfis tranĉilo Inter kapoj; pli fruis bato ol ekbrilo, Trafis gitaron funde kaj trae ĝin splitis; Rikov flanken kliniĝis kaj morton evitis, Sed ektimis, kaj: "Jegroj! ribelo!" kriante, Prenis defende spadon, al sojlo cedante.

Ĵus aliflanke ĉambron nobeloj konkeras Tra fenestro kun sabroj; Vergo fronte iras. Plut, Rikov, en vestiblo, vokas je soldatoj. 320 Jam helpe plej proksimaj kuras tri vokatoj: Jam tra pordo eniĝas brilaj bajonetoj, Kaj post ili tri nigraj klinitaj kasketoj. Mate' , levinte "vergon", apud pordo staras,