Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/226

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉe mur' ; laŭ kat' je ratoj, insidon li faras; Terura bat' faligus tri kapojn; sed vidis Eble aĝul' malbone, aŭ fervorrapidis: Antaŭ kolojapero li hakis kasketojn Kaj deŝiris; tinte faligis verg' bajonetojn. Rusoj reiras, antaŭ Mate' forkuregas En korton.

330 Tie granda konfuziĝo regas. Tie Soplicanoj por liberigo luktas. Disforĝas Dobĵinanojn kaj trabojn disŝiras. Jegroj tien alkuras, ekvidinte tion; Per bajonet' trapikis serĝent' Podhajskion, Du nobelojn li vundis kaj pafis al tria: Ili forkuras — Tie jam ĉe trabo sia Baptist' liberajn manojn havis; do por bato Li stariĝis, la fingrojn volvis ĉe manplato, Kaj el supre sur dorson de rus' faris frapon. 340 Ke en pafilseruron batis lian kapon; Seruro krakis, sed pro sango ne ekbrulis; Serĝento al Baptistaj piedoj sin rulis. Baptist' kliniĝis, tubon de pafil' kaptinte, Turnas ĝin aspergile kaj supren levinte, Muelturnas, soldatojn du igas al falo; Ŝultre, kape trafita estas kaporalo. Reston, de trabo pelas for terurosento: Baptist' nobelojn ŝirmis laŭ mova tegmento Oni disbatis trabon, distranĉis ligilojn; 350 Nobelaro libere kuras veturilojn De Kvestul': prenas sabrojn, rapirojn, tasakojn (8) Falĉilojn kaj paftubojn; Verŝil' — du sturmakojn, Sakon da kugloj; ŝutis ilin en sturmakon Per dua samŝarĝita li ekipis Sakon.

Da jegroj pli alvenas.Tumult' ĉiuparte; Nobeloj jam ne povas sabri kruca arte (9)