Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/227

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Jegroj ne povas pafi; en mana batalo, Dent' por dento, fendiĝas jam ŝtalo je ŝtalo, Bajoneto je sabro, falĉil' klingon falas, 360 Pugno pugnon renkontas, brak' kun brak' batalas.

Rikov, kun jegrojparto, kuris palisaron Ĉe garbej', tie haltas, vokas soldataron, Ke ili ne batalu en tia konfuzo, Kie sub pugnoj falos sen armilojuzo; Li koleras, ĉar mem li pafcelon ne trovas, Diferencigi rusojn de poloj ne povas, Krias: "Stroj!" (vicon formu signifas ĉi tio), Sed komando ne estas aŭdata en krio.

Aĝa Mate', por manaj luktoj ne taŭgante, 370 Retiriĝas, la vojon antaŭ si farante, Dekstre, maldekstre: Viŝas sabra pinto cela Bajoneton el tubo, laŭ meĉo kandela; Pikante kaj tranĉante, maldekstran li svingas, Kaj tiel sigardeme kampon ekatingas.

Sed Mateon atakas, kun granda fervoro, Maljuna Gefrejtero, soldatinstruktoro (10) Bajoneta majstrego sin streĉis risorte, Pafilon ambaŭmane ekkaptis tutforte: Dekstra man' ĉe seruro, maldekstra sur tubo: 380 Li turnas sin, eksaltas, kaŭriĝas al subo, Maldekstran li mallevas, el dekstra armilon Ŝovas kiel serpento el faŭko pikilon, Kaj ree ĝin retiras, genuapogante, Tiel turniĝas, saltas, Macjkon atakante.

Do Mateo, taksinte lerton kontraŭulan, Per maldekstra surmetis vidilon okulan, Vergtenilon per dekstra man' ĉe brusto tenas, Cedas, Gefrejtermovojn okule observas, Krurŝanĉeliĝas, kvazaŭ li estus ebria. 390 Gefrejter' kuras, certa jam pri venko sia,