Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/228

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Por fari pli facile al cedant' atakon, Leviĝis, etendegis tutan dekstran brakon; Puŝante karabenon, li tiel streĉiĝis Per puŝ', armilopezo, ke li eĉ kliniĝis: Macjek, kie sur tubon bajonet' metadas, Submetis vergtenilon kaj supren ĝin batas, Mallevas vergon, ruson je mano hakante, Kaj tuj, maldekstramane, makzelon tranĉante. Tiel falis Gefrejter', majstr' en skermturniro, 400 De kvar medaloj kaj tri krucoj kavaliro.

Ĉirkaŭ traboj, maldekstra nobelojflugilo Jam venke staras.Tie batis Aspergilo, Tie Razil' al rusoj distribuis frapojn: Ĉi tiu korpojn tranĉas, tiu hakas kapojn, Jen kiel de germanaj majstroj la maŝino Elpensita, nomata de ni draŝistino Kun pajlhakilo: draŝ- kaj tranĉ-ilojn havante, Pajlon tranĉas kaj grenon samtempe eldraŝas; Aspergist' kaj Razilo tiel kune paŝas, 410 De supre kaj malsupre moskvulojn buĉante.

Sed Aspergist', jam certan venkon forlasante, Kuras dekstran flugilon, kie la danĝero Macjekon minacas. Morton de Gefrejtero Venĝante, per spontono Praporŝĉik (11) atakas; (Spontono lance pikas kaj hakile hakas" Hodiaŭ neglektita kaj nur en ŝiparo Uzata, tiam servis al piedularo). Praporŝĉik, homo juna, sed batalis sperte: Se kontraŭul' armilon flankbatis, li lerte 420 Cedis: junulon Macjek ne kaptus postkure, Kaj sekve, ne vundante, sin defendis nure. Al li Praporŝĉik lance jam vundeton faris, Jam levante spontonon hakoprete staris: Baptisto alkuranta, mezvoje haltinte, Sub malamikpiedojn armilon ĵetinte, Rompis oston: Praporŝĉik, post spontonon laso,