Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/229

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ŝanceliĝas; alkuras Baptist' kaj amaso Nobela, poste rusoj el maldekstrflugilo. Komenciĝis batalo ĉirkaŭ Aspergilo.

430 Defendinte Mateon, li perdis armilon, Preskaŭ per vivo pagis servemam ĝentilon; Ĉar el posto du fortaj rusoj alsaltinte, Kvar manojn en hararon lian implikinte, Per piedoj firmiĝis, tiris laŭ elastaj, Ligitaj, al rivera ŝip', ŝnuregoj mastaj. Vane Baptisto blinde batas posten time Ŝanceliĝante: vidas Gervazon proksime, Do li vokas: "Fendilo! Ho Jezu' ! Mario! "

Ŝlosist', teruron lian ekkonis laŭ krio, 440 Returniĝis kaj ŝtalan akraĵon faligis, Baptistkapon kaj moskvajn manojn fulmdisigis. Rusoj, cedante voĉojn terurajn eldonis; Sed unu man' pli forte en hararo dronis: Tiu restis pendanta, per sango ŝprucinte. Tiel aglo leporon per ungo kroĉinte, Per dua, por firme teni, ĉe arbo tenas; Kaj lepor', ŝirinte, aglon duone fendas: Dekstra ungo ĉe arbo restas en arbaro, Maldekstran, sangan, portas lepor' al kamparo.

450 Aspergisto, libera, rigardojn dissendas, Serĉas armilon, vokas kaj manojn etendas, Dume tondras per pugnoj kaj paŝas sentime, Ĉar flanke de Gervazo teniĝas proksime, Ĝis en amas', li vidas sian filon Sakon; Sak' dekstramane turnis al celo sturmakon, Maldekstra man' lignegon poste treni devis, Armitan per silikoj, tuberoj, enhakoj (12) ;