Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/230

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

(Neniu ĝin eklevus krom Baptistobrakoj). Baptisto aspergilon karan rericevis: Kaptis ĝin, kore kisis kaj tuj ensangigis. Kiel li plu batalis kaj venkon multigis, Vane kanti: ĉar kredus al Muzo neniu, Kiel Vilno ne kredis al virino, kiu, Starante super Ostra Brama, tion vidis, Kiel general' Dejov regimenton gvidis Kaj malfermis pordegon jam kun bruo kraka, Kiam iu urbano, nome Ĉarnobaka, Mortigis lin kun tuta regiment' kozaka (13) . 470 Okazis, kiel diris antaŭe Rikovo: Jegrojn venkis tumulte kontraŭulojpovo; Dudek tri mortigite, jam kuŝas sur tero, Tridek kaj kelkaj per vundoj kovritaj ĝemas, Multajn kaŝis ĝardeno, lupol', ĉe rivero, Iuj sub virinan zorgon, en domon venas.

Kun ĝoja krio kuras venkantaj nobeloj, Tiuj ŝiri akirojn, tiuj al bareloj; Triumfon ne kunsentas sola Verm'; Kvestulo Mem ĝis nun ne batalis (ĉar pastra regulo 480 Ĉi tion malpermesas), sed kiel spertulo Konsilis, batalejon ĉirkaŭe revidis, Batalantojn per mano kaj rigardo gvidis, Nun vokas, ke kolektu sin oni prefere,