Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/231

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Por ataki Rikovon, fini venkon vere; Dume lia sendito al Rikov ripetu, Ke li, por savi vivon, armilon demetu; Sed, se li senprokraste sabron ne fordonos, Verm' restintojn ĉirkaŭi, forhaki ordonos. Kapitan' Rikov tute ne petis "pardonon" (14) , 490 Ĉirkaŭ si kolektinte batalionduonon, Kriis: "Armil' ! " Tuj estis armiloj kaptitaj, Ektintis karabenoj delonge ŝarĝitaj; Kriis: "Cel'! " — ekbrilis tubojvico stria; Kriis: "Vicpafu! " — tondras unu post alia; Tiu pafas, tiu ŝargas, aŭdiĝas armiloj: Kugloj fajfas, seruroj tintas kaj ŝarĝiloj. Tutvico ŝajnas kiel rampulego voje, Kiu mil piedegojn svingas unufoje.

Vere, jegroj per forta trinkaĵo ebrie, 500 Fuŝe celas, maltrafas kaj apenaŭ ie Iun mortigas, tamen estas du Mateoj Vunditaj, falis unu el Bartolomeoj. Nobeloj el malmultaj paftuboj nur pafas, Malamikon per sabroj prefere atakas, Aĝuloj retenas; kugloj celon akiras, Trafas, forpelas, korton preskaŭ malplenigas, Kaj jam de biendomo fenestrojn tintigas.

Tade' virinojn ŝiirmis en dom', onklordone, Sed aŭdante: batalo turniĝas malbone, 510 Elkuris; Ĉambelano sekvis kun palaŝo, Kiun fine alportis laŭ ordon' Tomaŝo; Li rapide kuniĝis kun nobeloj, fronte Kuras kun sabro; sekvas nobelar' volonte; La jegroj allasinte ilin, per subita Kuglojhajlo ekŝutis: Razilo — vundita, Pereis Isajeviĉ, Vilbik; do Kvestulo Kaj Mateo nobelojn duflanke retiras: Nobeloj malvarmiĝas el fervor, reiras, Rerigardas; ekvidis ĉi tion moskvuloj: