Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/232

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kapitan' Rikov pensas laste ekbategi, 520 El kort' nobelojn peli kaj domon ekregi.

"Formu atakon! kriis li, per bajonetoj! Antaŭen! " Vic' elmetas tubojn laŭ stangetoj, Klinas kapojn, ekiras, paŝon rapidigas. Vane el flank' pafante, nobelojn haltigas: Vico jam kortduonon pasis sen rezisto; Rikov, montrante domon per spad", al Juĝisto Krias: "Subiĝŭ, ĉar mi domon forbruligos! " "Mi vin, vokas Juĝisto, en brulo rostigos".

Biendomo Soplica! se ne detruitaj, 530 Brilas sub poploj, viaj muroj blankigitaj; Se najbarnobelaron Juĝisto ĝis nune Apud gastamaj tabloj sidigas komune: Certe li tie trinkas je Verŝilosano, Sen kiu Soplicovon serĉi estus vano!

Verŝilon ne distingis kuraĝo supera Ĝis nun: kvankam el trabo unue libera, Li tuj en veturilo retrovis sturmakon, Sian karan verŝilon, same kuglojsakon, Li ne batalis, tial, ke al si ne fidis 540 Tutsobre; do li iris, kie tinon vidis, Per man' al buŝo klinis de brando torenton, Kaj kiam varmiĝinte sentis korkontenton, Li surmetis ĉapon kaj prenis verŝilon, Enŝutis pulvon, supre palpigis ŝarĝilon, Rigardis batalkampon: vidas, ke brilante, Bajonetondo batas nobelojn, puŝante: Li naĝas kontraŭ ondo, al tero kliniĝas, Kaj en densa herbaro, tra l' korto mergiĝas Meze; ĝis, kie kreskas urtikoj, li lokas 550 Sin embuske, kaj Sakon per gestoj alvokas.

Sak' ĉe domsojlo staris kun sturmako sia, Ŝirmante: tie loĝis kara Zonjo lia; Kvankam ŝian rifuzon li konsciis plende, Ŝin amis ĉiam, volus perei defende.