Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/233

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Jam jegrojvico marŝe urtikojn eniris; Verŝilo movis ĉanon, tubfaŭko elspiris Al moskvuloj dekduon da kugloj hakitaj; Sak' ellasas dekduon: Jegroj konfuzitaj, Per embusk' konsternite, vicon volvaĵigas, 560 Cedas, lasas vunditojn; Baptist' vivon finas.

Grenej' — jam for; timante pri longa posteno, Rikov al palisaro saltas de ĝardeno, Haltigas rotforkuron, ordigas kaj faras El vico triangulon: akra kojn' elstaras Antaŭen, kaj du flankoj apud palisaro De l' ĝarden' apogiĝas. Prava estis faro, Ĉar el kastel' galopas sur lin rajdistaro.

Grafo, kiu gardate en kastelo sidis, Kiam rusoj forkuris, saltis sur ĉevalon 570 Kaj aŭdinte pafadon, rajdantojn li gvidis, Mem fronte, super kapon levante la ŝtalon. Rikov ĵus kriis: "Fajron, batalionduono! " Sur seruroj trakuris longen fajra zono, El tricent tuboj kugla ekfajfis zumsono: Rajdant' pereis, falis tri vunditaj grave; Graf', de ĉeval' falinta, falis; kuras save Al li Ŝlosisto krie: de jegroj pafcelo Lasta Horeŝko, kvankam laŭ patrindeveno. Verm', pli proksima, Grafon li ŝirmas post falo, 580 Ricevas por li pafon, lin el sub ĉevalo Eligas, ne permesas iri tiel are, Oni pli bone celu, maltrafu avare, Kaŝu sin post bariloj, putoj, muroj, staloj; Graf' kun anar' atendu tempon por ĉevaloj.

Planojn de Verm' komprenis kaj plenumis plene Tadeo. Ligna puto lin kaŝis postene; Kaj ĉar li sobras, bone el dutubo pafas, (En aeron ĵetitan florenon li trafas), Batas terure, ĉefojn elektas por celo: 590 De lia paf' unua falis feldvebelo (15) ,