Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/234

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

El du tuboj serĝentojn du trafas bravulo; Laŭ galonoj li celas, aŭ al triangulo Ŝirmanta stabon. Tial Rikov koleretas, Piedfrapas, de spado tenilon mordetas: "Majoro Plut', li vokas, kio fine estos? Baldaŭ el ni neniu ĉe l' komando restos!" Do Plut' kun kolerego al Tadeo vokas: "Moŝto Pol', vi hontinde post arbo vin lokas, Ne timaĉu, eliru mezon, kun honoro 600 Batali". Kaj Tadeo respondis: "Majoro, Se vi tiom kuraĝa estas kavaliro, Do kial vi vin kaŝas post jegrojspaliro? Mi ne timaĉas: iru nur el post barilo; Mi, batinte la vangon, pretas al duelo. Kial verŝi sangon? Nia estis kverelo: Do malpacon decidu spado aŭ pafilo. Vi elektu armilon, pinglon ĝis kanono, Aŭ mi vin pafos kiel lupojn, sen pardono" Dirinte, li elpafis per celtrafa mano 610 Kaj leŭtenanton frapis apud kapitano.

"Majoro, flustris Rikov, eliru unua Kaj revenĝu por lia faro matenfrua. Se la nobel' pereos de iu alia, Major' ne lavos honton el honoro sia. Ni devas la nobelon en kampon eligi, Se karaben' ne taŭgas, per sabro mortigi. Paf' laŭ traf', do mi estas amiko de piko: Diris Suvorov; iru Major' al duelo, Ĉar li ĉiujn forpafos; jen prenas por celo". 620 Major' rediris: "Rikov! vi kara amiko, Estas bravul' pri spadoj: iru Rikov frato. Aŭ? leŭtenanton sendos ni por interbato. Al Major' de soldatoj cedi ne konvenas, Batalionkomando al mi apartenas". Rikov', levinte spadon, kuraĝe eliris, Ĉesigis pafojn, blankan tukon antaŭtiris, Al Tadeo demandon pri armil' direktis; Post trektad' ambaŭ spadojn konsente elektis. Tadeo ĝin ne havis: oni serĉis spadon; 630 Armita Graf' alsaltis kaj rompis traktadon.