Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/235

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Sinjor' Soplico! vokis li, pardon', Sinjoro, Vi provokis Majoron! pli frua rankoro Mia al Kapitano: en kastelon mian..." (Diru, rompis Protazo: en kastelon nian) "Enkuris, finis Grafo, de rabistoj fronte, Ĉi tiu Rikov, miajn ĵokeojn ligonte, Kaj mi lin punos, kiel mi faris en loko, Sicilianoj nomas ĝin Birbante-roko".

Do ekĉesis pafado, silentis scivolaj 640 Armeoj, pro renkonto de la estroj solaj: Graf', Rikov' iras, flanken turniĝas malpace, Per dekstra man' kaj dekstra okulo minace; Ĵus per maldekstraj manoj malkovras estime La kapojn kaj salutas. (Honorokutime La mortigon komencas oni salutante) Jam renkontiĝis spadoj kaj ekgrincis tinte: Kavaliroj piedojn levas aŭ genue Kaŭriĝas kaj antaŭen, posten, saltas plue.

Plut', Tadeon vidante antaŭ sia fronto, 650 Konsiliĝis mallaŭte kun gefrejter Gonto, Kiu en roto estis plej bona pafulo. "Gonto, diris Majoro, se al ribelulo Kuglon sub kvinan ripon vi batos prudente, Vi tuj de mi ricevos kvar rublojn arĝente". Gont' al serur' kliniĝas, levas karabenon, Kompanoj per manteloj kovras entreprenon; Sed ne al rip', al kapo li mezuris celon, Pafis, trafis — proksime, traboris ĉapelon. Tade' ĉirkaŭturniĝis: Baptist' alrapidis 660 Kaj atakis Rikovon, kriante: "Perfidis!" Tade' lin ŝirmas antaŭ nobelarobatoj. Rikov tuj retiriĝis mezon de soldatoj.

Dobĵinanoj atakis vete kun litvanoj, Malgraŭ antaŭkvereloj inter partianoj, Batalas frate, iu alian incitas. Dobĵinaj vidas kiel Podhajski militas, Jegrojvicon tranĉante per falĉil', do gaja