Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/236

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kri' ilia eksonis: "Longe vivu Podhaja!" Antaŭen! ĉar litvanoj havas superecon!" 670 Kaj Skoluboj, vidante de Razil' bravecon, Kiu, kvankam vundita, kuras, sabron svingas — Krias: "Vivu! Mazuroj superon atingas!" Kaj sin fervorigante, kontraŭ rusoj iras: Vane ilin Mateo kaj Vermo retiras.

Dum tiel jegrojroton fronte batas oni, Vojski cedas el kampo, en ĝarden' disponi. Flanke ĉe li Protazo sigardema iras; Al li, mallaŭte, Vojski sian planon diras.


En ĝarden' staris, tute apud palisaro, 680 Ĉe kiu sin apogis Rikov kun jegraro, Malnova fromaĵejo, krade konstruita El traboj kruce ligitaj, simila al kaĝo. En ĝi brilis ses dekoj da blanka fromaĝo; Ĉirkaŭe ŝanceliĝis garbar' sekigita: Salvi', benediktkardo (16) , timian' aroma, De Vojski idin', herba apoteko doma. Fromaĝej', larĝa klaftojn ĝis tri kaj duono. Malsupre apogiĝis sur unu kolono, Kvazaŭ nest' cikonia. Malnova kverkaĵo 690 De kolono kliniĝis; putre ĝis duono, Ĝi minacis fali.Tamen Juĝist', je propono Pri renvers' de kaduka aĝe konstruaĵo, Respondis, ke preferas li dume ripari, Ol renversi kaj novan restarigon fari. Li prokrastis konstruon kaj donis disponon Dume du apogilojn ŝovi sub kolonon. Iom plifortigite, konstruaĵ' malnova Ĉe baril' pendis super triangul' Rikova.

Al fromaĝejo Vojski kun Vokisto iras 700 Senparole, kaj ĉiu stangegon kuntiras; Post ili kortestrino kuras tra kanabo Kun kuireja bubo, tre fortika knabo.