Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/237

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ili en kolonsupron stangojn batis pinte, Puŝas tutforte, mem ĉe finoj pendiĝinte: Kiel flosistoj ŝipon, sur sablaĵa fundo Fiksiĝintan, el bordo pelas al profundo.

Krakis kolon': konstruaĵ' ŝanceliĝe knaris, Falegis triangulon moskvan; trabetaĵoj Premas, vundas, mortigas; kie vicoj staris, 710 Kuŝas traboj, kadavroj kaj blankaj fromaĝoj, Sange, cerbe makulitaj. Tondras Aspergilo En triangul' splitita; jam fulmas Razilo, Vipas Vergo; el domo kuras nobelaro; Sur diskurintojn falas Grafa rajdistaro.

Jam nur ok jegroj, fronte serĝent', sin defendas. Kontraŭkuras Ŝlosisto; do ili etendas Naŭ tubojn kaj Ŝlosistan kapon celmezuras; Li, svingante fendilon, kontraŭ pafo kuras. Pastro tion vidante, Ŝlosiston vojbaras, 720 Falas mem, al Gervazo krursurmeton faras: Ili falis, tuj pafo pelotona knaris; Apenaŭ plumbo fajfis, Gervazo jam staris, Saltis en fumon, kapojn du tranĉas balae, Postkuras forkurantojn, fendas ilin trae; Ili kuras tra korto, de Gervaz' pelate; Grenejon, kies pordo staras malfermate; Do Gervazo grenejon post jegroj enfalas, En malhel' malaperas, sed plue batalas: Tra pord' aŭdiĝas densaj batoj, ĝemo, krio. 730 Kun sanga glavo, kiam eksilentis ĉio, Gervaz' eliris.

Kampon nobeloj akiris, Kaj dispelitajn jegrojn hakis, pikis, ŝiris. Rikov batalas sola, armilon el mano Ne demetos: alkuras al li Ĉambelano, Levas sabron kaj diras per solena tono: "Kapitan'! ne makulas honoron 'pardono'. Vi pruvis, malfeliĉa, brava militisto,