Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/238

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kuraĝon: do forcedu de vana rezisto, Demetu sabron, ŝparu al glavoj laboron, 740 Vin malarmi: vi savos vivon kaj honoron!"

Rikovon dignoplena venkis parolado; Kliniĝe li fordonis sian nudan spadon, Ĝis kaptil' sangmakulan: "Laĥoj (17) , fratoj! veo, Li diris, ke kanonon ne havis armeo! Suvorov diris: "Rikov, frat', memoru bone, Kontraŭ Laĥoj neniam iru senkanone!" Jegroj estis ebriaj, Majoro permesis Drinki! Ho, Plut' majoro hodiaŭ ekscesis! Li al caro respondos pri komando sia. 750 Ĉambelano! mi restos bona amik' via. Kiuj sin forte amas — rusproverbo diras — Tiuj sin ankaŭ forte je l' hararo ŝiras. Vi taŭgas por batalo, kiel por drinkado, Sed pri jegroj do ĉesu via petolado"

Ĉambelan' levas spadon, aŭdinte proponon, Per Vokist' ĝeneralan anoncas pardonon, Bandaĝigas vunditojn, el kamp' mortigitojn Forigas, militkaptas jegrojn malarmitojn, Plut', tre longe serĉita, en urtik' sin kaŝis, 760 Kuŝis kiel malviva; fine li elpaŝis, Vidante, ke finita estis batalado.

Tiel finiĝis lasta en Litvo invado (18) .