Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/239

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Interkonsilo pri sendanĝerigo de l' sorto de venkintoj — Intertraktado kun Rikov — Adiaŭdiro — Grava malkaŝo — Espero <poem> Matenaj nuboj, dise komence kurante Kiele nigraj birdoj al zenit' flugante, Ĉiam ariĝis. Suno apenaŭ al subo Ekiris el tagmezo, jam grandega nubo Ĉielduonon kovris. La vento akcelis Densiĝantan nubegon kaj suben ĝin pelis, Ĝis, unu flank', duone de ĉiel' ŝirite, Al tero kliniĝante, larĝe etendite, En sin prenante ventojn, kiel granda velo, 10 De l' sudo okcidenten kuris sur ĉielo.

Estis moment' mallaŭta — kaj aero tute Silentis, surde, kvazaŭ de teruro mute. Grenoj, kiuj antaŭe kuŝiĝis kaj skuis Ree supren la oran spikaron, kaj bruis Kiel ondaro, staras nun tute senmove, Al ĉiel' rigardas, pajlon skuas denove. Verdaj salikoj, poploj ĉe vojo starantaj Kiele ploristinoj ĉe tombo, klinantaj Fruntojn, kaj kiuj plektis longajn brakojn vente, 20 Dislasinte harligojn siajn blankarĝente,