Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/240

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Staras malvivaj, mutaj, laŭ esprim' similaj Al funebraj Niobostatuoj Sipilaj (1) . Sole tremolo skuas per la foliaro.

Hejmen reveni kutime ne ŝatas brutaro, Paŝtistojn ne atendas nune; ariĝante, Ĝi forlasas nutraĵon, al domo kurante. Bovviro hufe fosas, korne plugas teron, Kaj per muĝo teruras de l' brutar' ceteron; Bovino ĉielen levas okulegon mire, 30 Malfermas buŝon, ĝemas profunde sopire; Porkviro malrapidas, grincas kaj koleras, Kaj grenofaskojn ŝteli provize, preferas. Birdojn kaŝis la herboj, tegmentoj, arbaroj; Nur lagetojn ĉirkaŭas da kornikoj aroj. Ili per gravaj paŝoj ĉirkaŭ promenante, Al nigraj nuboj nigrajn okulojn turnante, El seka gorĝ' eligas la langon, etendas Larĝe siajn flugilojn kaj banon atendas. Sed tro fortan tempeston ili antaŭvidis, 40 Kvazaŭ nub' leviĝinte, al arbar' rapidis. Lasta, neatingebla en flugo, birdeto, Nigran nubon memfide fendas, hirundeton Fine ĝi kugle falas.

Ĵus en la momentoj Kun moskvuloj batalon fininte terure, Nobelar' sub tegmentojn rifuĝas forkure, Lasante batalkampon, kie elementoj Batalos.

Okcidento ankoraŭ orumas Teron: ĝi malserene, flavoruĝe lumas. Jam nubo ombrojn kvazaŭ retojn, etendante, 50 Forkaptas lumorestojn, sunon postkurante,