Onklo por vi pripensas jam edziĝofeston.
Do elektu; ariĝas societo granda
Ĉe ni, de kelkaj tagoj, pro juĝo limranda,[1]
Por fini kun la Grafo malnovan proceson.
La Grafo, morgaŭ veni mem, donis promeson.
Ĉambelan’[2] kun edzino, filinoj, jam venis.
Junular’ ĉaspafilojn en arbaron prenis;
Maljunuloj, virinoj rikoltatan grenon 180
Rigardante, atendas junular’-revenon.
Se vi volas, renkontos ni apud arbaro
Onklon, Geĉambelanojn kun sinjorinaro.
Vojski kun Tadeuŝo al arbaro iras,
Kaj ĉiam satparoli ankoraŭ deziras.
Suno al ĉiellimoj aliradis laste,
Malpli forte ol tage, sed lumis pli vaste,
Tutruĝa, kiel sana vizaĝ’ de kampulo,
Kiu finis laboron sur grenkampo sia
Kaj revenas ripozi. Jam rondo radia 190
Jam la pintojn kaj branĉojn de arboj plenigas,
Kaj tut-arbaron kvazaŭ kunverŝas kaj ligas;
Arbaro nigras, kvazaŭ domo grandegulo,
La suno ruĝas, kiel sur tegmento brulo;
Ĝi falis suben, ĵetis tra branĉegoj brilon,
Kiel kandel’ tralumas fenestro-kovrilon,
Kaj estingiĝis. Tiam en greno falĉiloj
Sonantoj, kaj en herbo ŝovataj rastiloj
Silentis, haltis: tiel ordonas Juĝisto; 200
Ĉe li, kun tago finas laboron kampisto.
„Kiel longe labori, Mondoestro diras;
Kiam la suno, Lia laborist’, foriras,
- ↑ Limjuĝo estis juĝo, kiu ekskluzive decidis procesojn pri bienlimoj. Ĝin plenumis la ĉambelano (kamerestro), supera oficisto de l’ distrikto, en loko de disputo, kaj li verdiktis, kolektinte ĉiujn dokumentojn.
- ↑ Ĉambelano (kamerestro), antaŭe supera dignulo kaj oficisto en sendependa Polujo; li plenumis devojn de la reĝa kortego. La distrikta ĉambelano juĝis limprocesojn (vidu supre). Sub la rusa regado tiu ĉi ofico perdis sian signifon kaj restis nur titola.