Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Eliris, ne sciante mem, ĉu la renkonto 140
Estas inda de rido, de ĝojo aŭ honto.

Dume oni rimarkis bone en bieno,
Ke antaŭ dom’ okazis nova gast-alveno.
Jam al stalo ĉevalojn forkondukis oni
Kaj ne avaris, fojnon kaj avenon doni.
Juĝist’ ne volis novan modon rekomendi:
Gast-ĉevalojn al juda gastejo forsendi.
Servistar' ne eliris saluti respekte,
Ne tial, ĉar ĝi servis en domo neglekte,
Sed nur, ĉar ĝi atendis de Vojski[1] alvenon: 150
Li ekster dom’ aranĝis vesperan festenon.
Li anstataŭas mastron; se mastro ’as fore,
Gastojn li mem akceptas kaj amuzas kore;
(Dom-amiko de-l’ mastro, forparenco ia.)
Vidinte gaston, kuris li al ĉambro sia;
(Li ne povis renkonte iri en tolvesto),
Do li prenis rapide vestaĵon, por festo
Preparitan, ĉar sciis li ekde mateno,
Ke li kun multaj gastoj sidos ĉe-l’ festeno.

Vojski al gasto brakojn etendis de fore, 160
Kaj krie ĉirkaŭprenis lin kaj kisis kore.
Rapide kaj konfuze ili ekparolis:
Kelkjaran historion vort-resumi volis
Plej mallonge; demandojn sekvis rakontado,
Ekkrioj, eksopiroj, nova salutado.
Kiam Vojski demandis kaj esploris ĉion,
En fino li rakontis tago-historion.

„Bone, mia Tadeuŝ” (ĉar la juna homo
Estis bapte nomita per Koscjuŝka nomo,
Pro sia milittempa naskiĝo, memore), 170
„Bone, mia Tadeuŝ, vi venis ĝusthore,
Ĉar ni havas en domo fraŭlinar’-ĉeeston.

  1. Wojski (tribuno), antaŭe en Polujo oficisto, kies devo estis, gardi la sekurecon en la konfidita al la distrikto, kaj zorgi pri la edzinoj kaj infanoj de l’ nobelaro dum la milito. Tiutempe (j. 1811a) la ofico estis nur titola.