Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Postsigneto preciza, vi divenos: kure 100
Ĝin ĉi tie malgrandaj piedetoj lasis
De iu, kiu teron tuŝetante, paŝis.

Li longe en fenestro staris, meditante,
Per aromaj blovetoj de floroj spirante.
La vizaĝon li klinis ĝis la violetoj,
Per okuloj scieme vagis sur vojetoj;
Kaj li ree al etaj postsignoj revenis,
Pripensante, al kiu ili apartenis.
Li levis la okulojn: sur tabul’ barila
Staris juna knabino; vesto blanke brila, 110
Ĝis la brusto nur kovras figuron gracian,
Ne kaŝante la ŝultrojn, cignan kolon ŝian.
Tiel vestite, sole por matena iro,
Litvanino neniam vidiĝas al viro.
Do, eĉ sen atestanto, per manoj-surmeto
Sur bruston, ŝi aldonis ŝirmon al robeto.
La haroj, ne en bukloj, sed node-tordite
Kaj, en blankaj papero-silikvoj, kaŝite,
Mirornamis la kapon, ĉar, de sun’ radia,
Ili lumis per nimbo ĉielana ia. 120
Vizaĝo — nevidebla. Al kampo turnite,
Ŝi iun serĉis fore, malsupre. Subite
Ŝi ekvidis, ekridis, kaj, manojn plaŭdinte,
Kiel bird’, de barilo sur herbon, fluginte,
Tra-l’ ĝardeno, tra floroj, ŝi paŝis en kuro.
Sur tabul’, apogita ĉe la ĉambra muro,
Antaŭ ol li rimarkis, ŝi flugis facile
Tra-l’ fenestro, subite, mallaŭte, lunbrile.
Trilante, ŝi robeton kaptis, kaj spegulon
Enrigardi kuretis. Vidinte junulon, 130
Ŝi faligis robeton — pala de hororo
Kaj miro. Li ekflamis per roza koloro,
Kiel nubo, renkonte kun maten’-aŭroro.
Li modeste okulojn kovris, ekbalbutis,
Volis sin senkulpigi, sed nur klinsalutis
Kaj reiris. Virgino ekkriis dolore,
Malklare, kiel ido, sonĝe timigita.
Li time rerigardis: ŝi jam estis fore;
Lia kor’ laŭte batis, kaj li, konfuzita,