Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ludhorloĝo, staranta ĉe l’ enir’ alkova, 70
Kaj, kun infana ĝojo, li ektiris ŝnuron
Por aŭdi la malnovan Dombrovski-mazuron.[1]

Li, trakurante domon, ĉambron serĉis vane,
Kie, antaŭ dek jaroj, li loĝis infane.
Li enkuras, reniras, vidas mirigita:
La ĉambro por virino estas aranĝita!
Kiu loĝas? La onklo ne havis edzinon,
Petersburg’ antaŭ jaroj gastigis onklinon.
Nek estas mastrinejo. Jen la klavikordo!
Sur ĝi notoj kaj libroj, sed ĉio sen ordo, 80
Senzorge disĵetita: agrabla senplano!
Tiel ĉion disĵetas ne maljuna mano.
Jen, el hoko prenita robet’ blanke brila!
Por vestiĝo etendas ĝin seĝ’ apogila.
Sur fenestroj en potoj aromas floretoj:
Geranio, levkojo, astroj, violetoj.

El fenestro li novan miraĵon ekvidis:
Ĉe l’ frukt-arbaro, kie urtikoj insidis,
Nun estas vojetara ĝardenet’ malgranda
Kun florbukedoj, mento, herbo anglolanda. 90
De l’ eta ciferforme ligita barilo
Brilis da kolorhelaj lekantetoj milo;
Ĉe l’ freŝe surverŝita bedaro ĝardena
Staris ankoraŭ lada vazo, akvoplena;
Ĝardenistino tamen nenie vidiĝas;
Ŝi eliris, ankoraŭ pordet’ balanciĝas,
Ĵus puŝite: sur sablo jen de piedeto
Postsigno: ŝi sen ŝuo estis, sen ŝtrumpeto.
Sur sablo delikata, seka, blanka pure,

  1. Dombrovski-mazuro, kanto de la polaj legionoj, batalintaj, sub la generalo Dabrowski, por Napoleono en Italujo (1797), la fama „Ankoraŭ Polujo ne pereis”; jen ĝia unua strofo:

    „La Polujo ne pereis, dum ni vive spiros;
    Kion fremda forto prenis, ni per fort’ akiros.
    Marŝu, marŝ’, Dombrovksi! el itala lando
    Al patruj’ nin gvidos via ĉefkomando!”