Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Per paliseto, en la riglujon ŝtopita.
La veninto servistojn demandi ne iris,
Sed malfermis; li hejmon saluti deziris.
Li ne vidis ĝin longe, ĉar en urbo, fore,
Li studis, ĝis li finon atingis ĝojkore. 50
Enkurinte, li vidas malnovan muraron
Kortuŝe, kiel sian bonan konataron.
Samaj mebloj, drapiroj aperas renkonte,
Kun kiuj de naskiĝo li ludis volonte.
Nur pli grandaj, pli belaj ili ŝajne estis;
Kaj la samaj portretoj sur la muroj restis:
Koscjuŝko[1], en laĉita vesto, krakovane,
Okullevante, tenas glavon ambaŭmane;
Per la glavo li ĵuris, sur ŝtupo altara,
Tri potenculojn peli el Polujo kara, 60
Aŭ mem sur glavon fali. — Plu, en vesto pola,
Post perdo de libero, Rejtan[2] senkonsola,
Turnas al sia brusto tranĉilon por bato;
Apud li kuŝas Fedon[3] kaj vivo de Kato[4]
Plu Jasiński, junulo malserena, bela,
Apude Korsak, lia kunulo fidela,
Defendante remparojn kontraŭ la moskvuloj,
Sabras la malamikojn; jen Prago en bruloj![5]
Li rekonis eĉ lignan ŝrankon kun malnova

  1. Kościuszko Tadeusz, nask. en j. 1746 en Litvo, mort. en j. 1817 en Svisujo; pola generalo kaj ĉefa armeestro dum la nacia leviĝo en j. 1794.
  2. Rejtan Tadeusz, unu el plej noblaj viroj kaj patriotoj polaj. Post la unua dispartigo de Polujo (1773), li finis vivon per memmortigo en malespero kaj melankolio (1780).
  3. Fedon, verko de la grefa filozofo Platon pri la senmorteco de l’ animo.
  4. Kato el Utika, roma brava kaj virta civitano; ne volante postvivi la pereon de la roma respubliko, li memmortigis sin en Utika en j. 46 antaŭ Kristo.
  5. Jasiński Jakób, ĉefa de la pola leviĝo en Vilno kaj en Litvujo, generalo en la nacia milito en j. 1794. — Korsak Tadeusz, ĉefo de la ĝenerala leviĝo de l’ Vilna vojevodlando. Ambaŭ partoprenis en la nacia insurekcio de Kościuszko kaj pereis en la sanga batalo ĉe Praga (antaŭurbo de Varsovio) en j. 1794, defendante ĝin kontraŭ la rusoj sub komando de Suvorov.