Tre dezirinda estis nun tempestvetero. 90 Ĉar, krepuske, pluvego en bataltereno Plenigis vojojn, ŝiris pontojn sur rivero, El bieno fermitan faris fortikaĵon. Do, pri okazintaĵoj en Soplicbieno Famo ne povis iri tuj en ĉirkaŭaĵon. Kaj dependis nobelojsorto de mistero.
Grava interkonsilo estas ĉe l' Juĝisto. En lito kuŝas pala, sanga Almozisto, Lacigita, sed mense sana; li disponas, Kaj Juĝisto plenumas, kion li ordonas: 100 Invitas Ĉambelanon, Rikovon venigas, Vokas Ŝlosiston, poste la pordon ŝlosigas. Interparol' sekreta daŭris dum la horo, Ĝis tiel interrompis ĝin Rikov sinjoro, Ĵetante, sur la tablon, monujon orplenan: "Moŝtoj Laĥoj, jam uzas vi proverbon jenan, Ke ĉiu ruso ŝtelas; diru demandito, Ke li konis Moskvulon, jen Rikov, Nikito Nikitiĉ', kapitano rota, kun medaloj Ok, kaj tri krucoj, havis ilin por bataloj: 110 Jen medal por Oĉakov, jen por Izmailov (2) , Jen por batal' ĉe Novi, jen por Prejsiŝ-Ilov, Tiu por Korsakova fama reirado El apud Zuriĥ; ankaŭ por kuraĝo spado; Li havis de marŝalo mem, tri kontentigojn, Kaj de l' caro du laŭdojn, kaj kvar memorigojn, Ĉion skribe".
"Sed turnu, Kapitan', atenton, Vokis Verm', se ne volas vi interkonsenton,