Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/243

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kio kun vi fariĝos? Aranĝi aferon, Vi donis vorton".

"Vere, mi faros ceteron, Diris Rikov, jen ree vorto! Kaj pro kio? 120 Ĉar via pereigo taŭgus por nenio! Mi, honestulo, ŝatas vin, Laĥoj, pro tio, Ke vi, gajuloj, bonaj por drinko, regalo, Kaj same, kuraĝuloj, taŭgas por batalo. Rusa proverbo diras, ke kiu veturas, Iam defalas; kiu nun antaŭe kuras, Morgaŭ poste; batanto sentos morgaŭ baton; Do ne koleri vivo instruas soldaton. El kie homo prenus tiom da kolero, Koleri pro malvenko! Oĉakovafero 130 Estis sanga; ĉe Zuriĥ ar' infanteria Pereis; ĉe Aŭsterlic' — tuta roto mia. Kaj antaŭe, Koscjuŝko, apud Raclavice (3) — Mi serĝentis — taĉmenton mian forfalĉigis: Kio sekvis? Mi ree, ĉe Macjejovice (4) , Kaj per lanco du bravajn nobelojn mortigis: Kun falĉil', Mokronovski iris antaŭ fronto, Al kanonisto tranĉis for manon kun lonto (5) . Oj! vi Laĥoj! Patrujo! mi ĉion ja sentas, Mi Rikov! car' ordonas, kaj ni tion pentas. 140 Ĉu Laĥoj nin koncernas? Moskvon — Moskvularo, Polujon — Laĥoj havu! ne permesas caro".

La Juĝisto rediris: "Sinjor' Kapitano, Ke vi honestas, scias ĉiu civitano, Ĉe kiu, ekde jaroj vi loĝis en paco;