Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/244

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed ne koleru, bona amik', pro l' donaco: Ni ne volis ofendi vin, kuraĝis oron Dediĉi, vin konante neriĉan sinjoron".

"Aĥ, jegroj! vokis Rikov: mia roto tuta Mortpikita! kaj ĉio estas kulpo Pluta! 150 Li, komandant', respondos pri tio ĉe caro; Kaj tiun monon prenu al vi sinjoraro; Kapitana salajro ne estas ja riĉa, Sed por punĉo kaj pipo da tabak', sufiĉa. Mi vin ŝatas, ĉar kune manĝas, trinkas dome, Babilas, diboĉetas kaj vivas ja home. Mi vin defendos, kiam juĝesploro estos; Honestvorton mi donas, mi bone atestos. Ni diros, ke ni venis ĉi tien vizite, Trinkis, dancis, eĉ iom ebrietigite; 160 Plut' okaze komandis fajron doni cele, Batal' ! bataliono pereis iele. Se sinjoroj esploron per oro apogos, Vi elturniĝos. Nune mi nur tion diros, Kion de mi jam aŭdis la rapirhavanto, Ke mi estas nur dua, Plut' — la komandanto: Plut' restis viva, povas do fleksi hoketojn, Ke vi pereos; estas li fiintriganto; Oni ŝtopu en lian buŝon bankbiletojn. Nu, kun longa rapiro, Sinjoro Nobelo, 170 Ĉu kun Plut' konsentiĝo jam venis al celo?"

Gervaz' ĉirkaŭrigardis, kalvaĵon glatigis, Senzorge manbalancis kaj kvazaŭ sciigis: Jam farite. Sed Rikov insisti ne ĉesis: "Ĉu Plut', per vort' certiga, silenti promesis?" Ŝlosisto, kiun tedis demandoj, kolere, Klinis miengrave la fingron altere, Svingis manon, por ĉesi parolojn cetere, Kaj diris: "Ne perfidos Plut', mi je fendilo Ĵuras, ke ĉesis lia kun iu babilo" — 180 Gervaz' mallevis manojn, per fingroj klakbruis, Kvazaŭ tutan misteron el manoj forskuis.

Tiun malklaran geston aŭdantoj komprenis,