Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/245

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Staris kaj sin kun miro okulekzamenis En silent' malserena. Rikov post minuto Diris: "Lup' rabis bruton, pereis ĉe bruto!" "Requiescat in pace" (6) , diris Ĉambelano; Kaj ĵuĝisto: "Videbla estas Dia mano! Mi ne sciis, pri sango mi senkulpas plene".

Verm' el kusen; leviĝis, sidis malserene 190 Kaj diris al Ŝlosisto kun rigard' severa: "Granda peko — mortigo de hom' senlibera! Eĉ malamikon venĝi malpermesas Kristo! Vi certe antaŭ Dio, respondos Ŝlosisto! Unu estas escepto: se faris persono Ne stultvenĝe, sed sole 'pro publico bono' (7) ". Ŝlosist' balancis kapon kaj manon ĉe zono, Kaj diris palpebrume: "Pro publico bono!"

Pri Plut' Majoro plie oni ne parolis, Sekvatage lin dome vane trovi volis, 200 Vane oni difinis por kadavro pagon: Majoro malaperis, kvazaŭ falus lagon. Pri malaper', diversa estis opinio; Neniu sciis certe tiam, nek post tio. Vane oni demande tedis sen bezono Ŝlosiston; li nur diris: "Pro publico bono". Vojski konis sekreton; sed per vort' ligite, Maljunulo silentis, kvazaŭ ensorĉite.

Rikov ĉambron forlasis ost traktat' finita; Verm' ordonis, ke venu nobelar' milita, 210 Al kiu dignoplene diris Ĉambelano: "Fratoj! nian armilon benis Dia mano; Sed al Moŝtoj konfesu mi sen ĉirkaŭfrazoj, Ke el batal' rezultos malbonaj okazoj. Kulpaj ĉi tie estas ĉiuj, ni eraris; Verm', ke famojvastigon tro ageme faris; Ŝlosist', nobeloj, ĝuste ne komprenis sencon; Milit' kun rusoj havos ne baldaŭ komencon;