Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/246

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dume, kiuj ĉeestis ĉefe en afero, Ne povas en Litvujo resti sen danĝero; 220 Do vi devas forkuri Landon Varsovian: Kun sinjoro, Baptisro nomata, Mateo Savu kapojn Verŝilo, Razilo, Tadeo Trans Njemen, por alliĝi taĉmenton nacian. Ni tial vin kaj Pluton, dum via foresto, Akuzos je kulp'; tiel saviĝos la resto. Adiaŭ por nelonge; estas certespero, Ke printempe ekbrilos aŭror' de libero, Ke Litvo adiaŭas vin kiel migrantojn, Por baldaŭ vin revidi venkplenajn savantojn. 230 Juĝist' por voj' preparos ĉion laŭ bezono; Kaj mi, laŭ kapableco, vin helpos per mono".

Pravecon de l' konsilo sentis nobelaro: Ĉar kiu unufoje malpacis kun caro, Kun li ne repaciĝos sur tero sincere, Kaj batali aŭ putri devas mallibere. Do ili sin rigardis malgaje, silente, Eksopiris kaj kapojn balancis konsente.

Polo, kiu pro tio ĉe popoloj famas, Ke, pli ol vivon, sian hejmlandon li amas, 240 Ĉiam pretas forlasi ĝin, sur fremda tero Travivi longajn jarojn en vaga mizero, Batali homojn, sorton, dum en tondrvetero, Lumas al li, pri servo al Patruj', espero.

Oni volas vojaĝi tuj; nur tiu plano Ne plaĉis tiaforme al sinjor' Buĥmano: Prudentulo en la batalo ne ĉeestis, Sed, pri konsil' aŭdante, voĉon doni venis, Trovis projekton — bona, volis aliigi, Pli precize disvolvi, ekzakte klarigi: 250 Antaŭe kolektita estu komisio, Por konsideri celojn de l' Emigracio, Rimedojn, manierojn, rilatojn krom tio. Mallongeco de tempo malhelpis, domaĝe Plenumi, kion Buĥman konsilis tre saĝe. Nobelar' adiaŭas, en vojon ekiras.