Sed Juĝisto Tadeon en ĉambron retiras, Dirante: "Pastro! tempo estas diri tion, Pri kio mi hieraŭ ricevis la scion: KeTadeo sincere amas Zoifieton; 260 Antaŭ forir', li turnu je ŝia man' peton. Kun onklin' mi parolis: ŝi fine konsentas; Zonjo ankaŭ pri volo zorganta kontentas. Se ni ne povas paron tuj geedze ligi, Estus bone, almenaŭ ilin fianĉigi, Nun antaŭ forveturo: juna koro voje, Kiel sciate, tentojn havas diversfoje; Kaj ja, se edzoringon rigardas okulo, Ke li jam estas edzo, memoras junulo, En si al fremdaj tentoj estingas fervoron; 270 Ĉar grandan forton havas edzringo sur koron.
"Min, antaŭ tridek jaroj, venkis korinklino. Kaj mi akiris koron de Marto fraŭlino. Ni estis gefianĉoj; sed Dio ne benis La ligon, kaj orfigis min kaj ŝin forprenis Al sia gloro, belan, de Vojski idinon, De bona amik' mia, Hreĉeĥo, filinon. Restis al mi de ŝia virto rememoro, Kaj de ĉarmoj, kaj tiu ĉi ringo el oro. Kiam mi ĝin rigardas, mortintino mia 280 Staras antaŭ okuloj: el favoro Dia Ĝis nun, al fiamĉino, fidela mi restas, Kvankam dua, sufiĉe bela Vojskidino, Similetas al mia Marto, amatino!"
Tion dire rigardis ringon maljunulo, Turnis manon kaj viŝis larmojn el okulo: "Frat', li finis, ĉu iĝos fianĉa soleno? Ili sin amas, vorton donis Telimeno".
Sed Tadeo alkuras kaj diras tre vive: 290 "Per kio mi redankos onklon efektive, Kiu penas senĉese pri feliĉo mia! Aĥ! bona onkl', mi estus feliĉe radia!