Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/248

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Se Zonjeto nun iĝus mia fianĉino, Se mi scius, ke estos ŝi mia edzino; Sed mi diros malkaŝe: fianĉiĝo mia Ne povas tuj okazi; estas kaŭzo...kia? Ne demandu...Se Zonjo atendi volontos, Eble pli bonan, indan, baldaŭ min renkontos: Eble konstanto gajnos reciprokon ŝian, 300 Eble iom ornamos gloro nomon mian; Se baldaŭan revenon ebligos sukceso, Tiam mi memorigos onklon pri l' promeso, Surgenue salutos mi karan Zonjeton; Se libera ŝi estos, mi petos maneton. Nun mi eble por longe iĝas emigrulo; Dume povas al Zonjo plaĉi aliulo; Ligi ŝin, mi ne volas; pri reciprokeco Peti, ne meritinte, estus malindeco!"

Kiam la vortojn diris junulo korsente, 310 Kiel du perloberoj, ekbrilis arĝente Du larmoj sur pupiloj grandaj el lazuro, Sur liajn ambaŭ vangojn ruliĝis en kuro.

Sed, el alkovprofundo, Zonjeto scivola, Tra l' fend' aŭskultis, aŭdis pri interparola Sekret' : kiel Tadeo, sen tim', simplavorte, Konfesis amon — ŝia kor' ektremis forte — Kaj ŝi vidis du grandajn larmojn en pupiloj: Do, kvankam ŝi ne sciis pri sekretligiloj: Kial li ŝin ekamis? kaj kial forkuras? 320 Ŝi malĝojis pro tio, ke li forveturas. Unue de junulo ŝin altiris flata, Stranga, granda novaĵo: ŝi estas amata. Do ŝi kuris al sia doma altareto, Prenis el ĝi bildeton kun relikvujeto (8) : Sur la bildeto estis Sankta Genovefo, Kaj en relikvo, vesto de Sankta Jozefo, Fianĉo kaj de junaj fianĉoj patrono; Kaj ŝi iris en ĉambron kun sanktaĵojdono.