Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/249

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Sinjor' jam forveturas? Por vojo mi donos 330 Al vi donacon, ankaŭ averte proponos, Ke la relikvojn ĉiam kunportu sinjoro, Kaj bildeton, kaj havu Zonjon en memoro. Di-Sinjoro vin sane kaj feliĉe gvidu, Ke vi al ni feliĉe baldaŭ rerapidu". Ŝi mallevis la kapon; el okulbluetoj Fermitaj, malavare ruliĝis larmetoj; Kaj Zonjo, kun fermitaj palpebroj starante, Silentis, brilantan larmaron ŝutante.

Tadeo prenis donojn, kisante maneton, 340 Kaj diris: "Mi adiaŭdiras fraŭlineton! Adiaŭ, min memoru, iam preĝu pie Por mi Zofi' !..." Paroli li ne povis plie.

Sed Graf' kun Telimeno subite eniris Kaj vidis, kiel juna par' adiaŭdiris; Kortuŝite, rigardis Graf' al Telimeno, Kaj diris: "Bela estas tia simpla sceno! Dum paŝtistinanimon lasas de soldato Animo, kiel ŝipon, tempeste, boato. Vere, nenio tiom korsentojn ardigas, 350 Kiel, kiam de koro sin koro forigas. Tempo — vento: malgrandan kandelon estingos; Granda brulo en vento eksplodon atingos. Mia amo fortiĝos pli dum foresteco. Soplico! mi suspektis vin pri rivaleco; La eraro kunkaŭzis nian kvereladon, Min devigis eligi kontraŭ vi la spadon. Mi rimarkas eraron: vin, al paŝtistino, Kaj min, al bela Nimfo, donis korinklino. En malamikojsango nun dronu rankoroj! 360 Ne per mortiga fero militos la koroj; Nian aman disputon decidu batalo: Kiun el ni korsente superas rivalo! Ni foriros de niaj plej karaj rigardoj, Ambaŭ rapidos kontraŭ glavoj, ĵetponardoj; Ni luktu per konstanto, sufero anima, Malamikojn postkuru kun brako sentima".