Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/250

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Telimenon rigardis Graf' post tiu diro; Ŝi nenion respondis, en grandega miro.

"Grafo! diris Juĝisto, pro kio vi vere 370 Forveturas? Vi povas resti sendanĝere. Nobelojn registaro vipus kaj arestus; Vi, Grafo, en bienoj sendifekta restus; Vi konas registaron: de vi, homo riĉa, Enspezduono estos elaĉet' sufiĉa".

"Ĝin baras, diris Grafo, karaktero mia, Se ne amato, estos mi hero' nacia; Amozorge mi vokos konsolon de gloro, Mi estos granda brake, mizerul' en koro".

Telimeno demandis: "Kio estas bara 380 Ami, esti feliĉa?" — "De destinoj povo, Diris Graf", antaŭsentoj, per mistera movo, Puŝas al fremdaj limoj, verk' neordinara. Mi intencis, honore al vi Telimeno, Bruligi flamojn apud altar' de Himeno (9) Sed la junulo donis al mi beladmonon, Ŝirante mem, bonvole, sian edzokronon. Kurante, sian koron provi kontraŭ baroj De ŝanĝa sorto kaj en sangaj militfaroj. Hodiaŭ komenciĝas mia novepoko. 390 Mia armilo sonis ĉe Birbante-roko; En Polujo ĝi trovu vastan resonadon!" Li finis kaj fiere ekbatis la spadon.

"Laŭdinda, diris Vermo, estas la fervoro: Iru kun mono, roton vi formu, sinjoro, Laŭ Vladimir' Potocki (10) : li francojn mirigis