Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/251

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Per milionofero; garantiaĵigis Princ' Dominik Radzivil (11) el bienoj rentojn Kaj armigis du novajn ĉevalregimentojn. Veturu, prenu monon: da brakoj — sufiĉe 400 En Dukland', mankas mono; vojaĝu feliĉe!"

Telimen', rigardinte Grafon malĝoje, Diris: "Vee, nenio vin haltigos voje! Kavaliro! konkerante militan arenon Al amatinkoloro turnadu rigardon! (rubandon deŝirinte, ŝi faris kokardon Kaj sur bruston de Grafo alpingis gustplene.) La koloro vin gvidu al fajr' pafegila, Kontraŭ pluvo sulfura kaj lancaro brila; Kaj kiam vin glorigos jam heroaj faroj, 410 Kaj kiam vualigos senmortaj laŭraroj Sangan kaskon, pro venkoj fieran: rigardon Ankoraŭ tiam turnu sur tiun kokardon, Memoru manon, kiu ĝin fiksis unue!" Ŝi donis manon — Graf' ĝin kisis ekgenue; Telimen' metis tukon al okulo sia, Kaj de supre rigardis Grafon per alia. Grafo ŝin adiaŭis kun amemocio; Ŝi sopiris, sed ŝultrojn ekmovis ĉe tio.


"Graf', rapidu, malfrue jam!" Juĝist' proponis. 420 Kaj Verm', minacmiene: "Ĉesu jam! aldonis, Rapidu!" — Pastr' ordonon de Juĝist' akcelas, Disigas aman paron kaj el ĉambro pelas.

Dume Tadeo onklon larme ĉirkaŭprenis Kaj kisante la manon de Kvestulo tenis. Verm', al brusto tempiojn de knabo preminte, Sur lian kapon manojn krucforme metinte, Ĉielon rigardis: "Filo! kun Dio!" diris Kaj ekploris...Tadeo jam post sojlon iris. Juĝist' demandis: "Frato, vi diros nenion 430 Al li eĉ nun? Ankoraŭ ne havos ekscion