Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/252

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Knabo — antaŭ vojaĝo — "Ne! diris Kvestulo, (Plorante, kun kovrita per manoj okulo), Ĉu li, mizera, sciu pri patroekzisto, Kiu sin kaŝis kiel fripon', mortigisto? Dio vidas konsoldeziron: el tio Por la pekoj oferon mi faros al Dio".

"Tempo,diris Juĝisto, pensi pri vi, frato: Homo, en via aĝo kaj malsana stato, Kun aliuloj kune elmigri ne povos; 440 Vi diris, ke vi certan rifuĝejon trovos; Diru kie? Rapidu ni, briĉko — jungita. Ĉe l' arbarist' plej bone vi estus kaŝita".

Verm', kapbalance, diris: "Ĝis maten' atendi Mi povas; kaj nun volu al preposto sendi, Ke plej rapide venu li kun viatiko (12) . Forigu ĉiujn, lasu Ŝlosiston, amiko! Ŝlosu pordon!". —

Juĝisto laŭ ordonoj faris, Ĉe Verm' sur lit' sidiĝis, kaj Gervazo staris, 450 Kaj sur manoj klinitan frunton apogante.

Verm', antaŭ ekparolo, Ŝlosiston severe Rigardante, konservis silenton mistere. Kiel ĥirurg' antaŭe manmole tuŝas Korpon malsanan, antaŭ ol ĝin tranĉe puŝas: Tiel Vermo okulojesprimon mildigis Kaj ilin sur okuloj de Gervaz' irigis, Fine, kvazaŭ li blinde ekbati deziris, Kovris per man' okulojn kaj voĉforte diris:

"Mi estas Jacek Soplica..."

Ĉe tiu vortsono 460 Ŝlosist' paliĝis, klinis sin, per korpduono