Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/253

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Antaŭen fleksita staris li, unukrure, Kiel monta ŝtonego haltigita kure; Li malfermis okulojn, buŝondislarĝigis Per dentblanko minace, lipharojn hirtigis, Rapiron ellasinte, ĉe plank' ĝin retenis Per genuoj, kaj klingon dekstramane prenis, Premante ĝin; rapiro, rapiro post li etendita, Per longa nigra pinto balancis Ŝlosisto Estas tiam simila al linko vundita, 470 Kiu el arb' okulojn celas al ĉasisto: Sangokule fajreras, volve sin blovplenas, Voston svingas, murmuras kaj lipharojn movas.

"Sinjor' Rembajlo, diris Pastro, ne teruras Min homkoler': min vokas Dio. Mi alĵuras Vin en nomo de mondo-Savinto, de Kristo, Kiu sur kruco benis al ekzekutisto, Kaj peton de fripono akceptis: kvietu, Aŭskultu, kion diros mi, kun pacienco, Ke mi, por malpezigo de la konscienco, 480 Ricevu la pardonon, almenaŭ ĝin petu: Aŭskultinte konfeson, vi faros laŭ volo". Kaj li kunmetis ambaŭ manojn ĉe l' parolo, Kvazaŭ preĝe. Ŝlosisto, mire sin reŝovis, Batis per mano frunton kaj la ŝultrojn movis.

Kaj Pastro ekrakontis sian intimecon Kun Horeŝko, al lia filino amecon, Kaj tial kun Tablestro siajn malkonsentojn. Li parolis senorde, ofte miksis pentojn Kaj plendojn en konfeson, ofte jam intencis 490 Kvazaŭ fini aferon kaj ĝin rekomencis.

Ŝlosisto de Horeŝkoj konis historion Bine, do kvankam Pastro intermiksis ĉion, Li memore ordigis ĉion kaj divenis; Juĝist' multajn aferojn tute ne komprenis. Kapokline aŭskultis ambaŭ diligente; Jacek malrapidigis vortojn kaj momente Interrompis.