Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/254

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Ja ofte, Gervazeto, Tablestro min gaste Invitis al festenoj kaj trinkis toaste 500 Mian sanon, kaj kriis, levante kalikon, Ke al Jacek egalan ne havis amikon. Kiel li min komprenis! Kiuj tion vidis, Pensis, ke li animon por mi disdividis. Li amiko? Li sciis, kio en animo Mia tiam fariĝis! —

"Dume pri tio flustroj ĉirkaŭe jam kuras: Iuj diras: 'He, moŝto Jacek! vi konkuras Vane svate; ĉar estas de dignulo sido Tro alta, do ne grimpu ĝin Pokalestrido' 510 Mi ridis kaj simule mokis la magnatojn Kaj iliajn filinojn; se aristokratojn Mi vizitas, mi faras ĝin pro amikeco, Kaj edzinon mi prenos nur laŭ mia speco. Sed min doloris tia ŝerco pikincita: Al mi, junulo, mondo estas malfermita, En lando, kie ĉiu nobele naskato Estas, kiel sinjoroj, kronokandidato!. Tenĉinki (13) al filino reĝofamilia Svatiĝis: reĝo donis ŝin, sen honto ia. 520 Al Tenĉinskij egalas Soplicojhonoro, Sango, blazon', fidela al patruj' fervoro.

"Kiel facile homon malfelĉa fari! Momenton — longa vivo ne povas ripari, Nur vorton de Tablestro: feliĉaj ni estus! — Kiu scias? ni eble ĝis nun vivaj restus; Eble ke li, ĉe sia infano sentema, Ĉe sia bela Evo, ĉe bofil' dankema, Maljuniĝus kviete! eble nepojn nune Li lulus! kaj — nin ambaŭ pereigis kune, 530 Kaj li mem — la mortigo — poste sekvoj ĉiaj De l' krimo, ĉiuj kulpoj kaj mizeroj miaj! Akuzi mi ne rajtas: mortiginto lia,