Mi ne rajtas: pardonas al li koro mia; Sed ankaŭ li —
"Se li min unufoje rifuzus sincere; Li konis miajn sentojn; se li min prefere Ne akceptus vizite: tiam? forveture Mi kolere insultus iom kaj murmure Lin lasus; sed konceptis li ruze, fiere, 540 Ŝajnigi, ke neniam li ekpensis vere, Ke mi povus klopodi pri ligiĝo tia! Li min bezonis, ĉar min nobelaro nia Respektis, bienuloj min ŝatis ĉirkaŭe. Sekve, li mian amon ne vidis kvazaŭe, Akceptis min, insistis eĉ, kiel antaŭe, Ke mi venu pli ofte; solaj kiomfoje Ni estis kaj li vidis okulojn malĝoje Larmajn, ke mi brustplene eksplodi jam pretis, Ruzul' indiferentan vorton intermetis 550 Pri procesoj, sejmetoj, ĉasoj —
Aĥ, ofte ĉe kalikoj, kiam li senteme Pri amikeco sia asertis korpreme, (Li mian sabron, voĉon bezonis tiame) Kaj mi devis afable korpremi lin same Mi kolere salivon kolektis en buŝo, Kaj per mano mi klingon kunpremis por puŝo; Kraĉonte amikecon, mi sabron ekprenis; Sed Evo min atentis kaj iel divenis, Kio tiam en mia animo fariĝs: 560 Ŝi rigardis petege, vizaĝe paliĝis. Kaj kolombet' ŝi estis bela, mildoplena! Kun rigardo afabla kaj tiom serena! Anĝela! ke mi iel ne kuraĝis vere Timigi ŝin, mi tial — silentis prefere. Kaj mi, en tuta Litvo, malpaculo fama, Kiun timis eĉ ofte sinjoreg' tiama, Mi, duelisto, kiu ne nur de Tablestro Maljuston ne tolerus, sed eĉ de regnestro, Mi, kiun furioza igis disputeto, 570 Tiam kolerebrie, mi laŭ ŝafideto,