Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/261

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

740 Mi koleris. — Tablestro venkoplena tia! Ĉu li en mondo ĉiam nur prosperon havos? Ankaŭ el la atako sin triumfe savos? Mi forrajdis kun honto. — Jam estis mateno. Ĵŭs mi vidas: Li staris sur balkon' sen ĝeno, Per brilanta buko al suno briletis Kaj tordis la lipharojn kaj fiere ĵetis Rigardojn...Al mi ŝajnis, ke min li mokridis, Manon t i e l etendis, ĉar min li ekvidis, Kaj minacis. — Mi kaptas moskvulkarabenon, 750 Almetas, ne mezuras eĉ preskaŭ la celon, Paf' — Vi scias! —

"Malbenita pafilo! Kiu glave murdas Ekatakas, rebatas, svingas, senarmigas Eble, povas haltigi glavon vojduone; Sed armilfajr' : seruron nur ektuŝu foje, Moment', unu fajrero...

Kiam al mi desupre celon vi mezuris, Mi ekrigardis vian tubon, ne forkuris: Malesper', stranga pento, min haltigis ŝtone! 760 Kial, Gervazo, tiam vi celis malbone? Estus favoro! Peko penton evidente Bezonis..."

Spir' al Pastro remankis momente

"Vere, diris Ŝlosisto, trafi mi deziris! Kiom da sango unu via paf' eltiris, Kiel malfeliĉigis nin kaj familion Vian, kaj Jacek, via kulpo kaŭzis ĉion! Sed, kiam Grafo estis de jegroj celpreno, Lasta Horeŝko, kvankam laŭ patrindeveno, Vi lin ŝirmis, kaj antaŭ moskvuloj elpafo, [nr 770] Min ĵetis teren, tiel savis min krom Grafo. Se vi estas monaĥo, pastro, laŭ verdiro, Via vesto defendas vin antaŭ rapiro. Adiaŭ, vian sojlon laste mi trapasu, Inter ni kvite — reston al Dio ni lasu!"