Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/260

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉar super vi en Litvo ne estis pafisto; Kaj, post Macjek, vi estis unua sabristo! 710 Vere! pri vi virinoj kantis kun adoro: 'Jacek, lipharojn tordas, nobelojn timigas, Kaj pri kiu li nodon sur lipharoj ligas, Tiu tremos, eĉ estu Radzivil' sinjoro'. Vi ligis nodon ankaŭ pri sinjoro mia! Mizerul'! kaj vi estas? kvestul' profesia? Lipharul' Jacek kvestas! Granda juĝo Dia! Eĉ nun, ha! vi senpune ne estos lasita, Mi ĵuris; Gut' da sango Horeŝka, verŝita..."

Dume sur lit' sidiĝis Pastro apogita: 720 "Ĉirkaŭ kastel mi rajdis. Da diabloj kiom Enkap' kaj kor' mi havis: kiu diros nomon? Tablestro — mortiganto de propra infano! Min detruis! — Min logas al pordeg'satano: Rigardu, li diboĉas! drinkad' en kastelo! Kandelar' en fenestroj, en salon' kapelo! Kaj kastel' ne falegos sur lian kalvaĵon?

"Pensu pri venĝ' alŝovos satano armaĵon. Mi ekpensis: li sendis moskvulojn. Mi staris, Rigardante atakon, kiun ili faris (18) .

730 "Malvere, ke mi iel kun Moskvo konsentis!

"Diversaj pensoj svarmis en kap'; mi atentis Stulte ridete, kiel infano ĉe brulo; Kah poste mi eksentis ĝojon de rabulo, Deziris vidi brulon kaj falegon bruan; Iam mi pensis salti, savi ŝin unuan, Eĉ tablestron —

"Sciate, vi defendis vin brave, konscie. Mi ekmiris. Moskvuloj morte falis ĉie. Brutoj, malbone pafas! — Pro malvenk' ilia