Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/259

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi drinkis, sed ne cedis memor', eĉ momente Nek, kiam mi trakuris landojn kontinente! Nun, en monaĥa vesto, — servisto de Dio, Sur sanga lit' — mi longe parolis pri tio! Nun pri tio paroli? pardonos Sinjoro! Ĉar vi sciu, en kia malesper', rankoro, Mi plenumis...

"Tio okazis baldaŭ post la fianĉiĝo De Evo; oni ĉie nur pri la fianĉiĝo 680 Babilis kaj rakontis, ke kiam ŝi prenis Ringon el Vojevoda mano, ŝi eksvenis, Havas febron, de ftizo komencon kaj ĝeme Ploras senĉese; oni diris: sekreteme Ŝi amas iun — Dume Tablestro kviete, Aranĝis balojn, gastojn kolektis ripete, Min ne invitis: kial mi estus bezona? Senorda dom', mizero, kutimo malbona, Min faris malŝatata, ridinda al mondo! Min, kiu iam skuis distrikton en rondo, 690 Min, kiun nomis princo Radzivil': amato! Min, kiam mi elrajdis el nobelejstrato, Mi havis sekvantaron, ol princa pli brilan! Se sabron mi eligis, sabraron kelkmilan Mi briligis, timige al kastelgranduloj — Kaj poste min mokridis idoj de kampuloj! Tiel, en homokuloj mi iĝis mizera! Jacek Soplica! — Kion sentis li, fiera?..."

Pastro, malforte, falis sur litaĵo sia; Ŝlosist' kortuŝe diris: "Granda juĝo Dia! 700 Vere! vere! vi estas? Jacek! kapuĉulo? Soplica? kaj vi vivis kiel almozulo! Vi, kiun mi memoras tiam sana, bela Nobelo, kiun flatis sinjorar' kastela, Kaj virinoj frenezis pro vi! Lipharulo! Antaŭ nelonge! pente iĝis maljunulo! Kiel mi ne rekonis vin, kiam vi pafis, Kiam vi urson tiom perfekte celtrafis? (17)