Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/258

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Povus aŭdi armilojtinton kaj tamburon! Sed ŝin faris dorlotoj de gepatroj tia Malforta, tima! tio estis papilia Raŭpet' printempa! sekve, ŝin rabi, ektuŝi 640 Per brak' armita, estus ŝin mortige puŝi: Mi ne povis, ne!...

"Venĝi malkaŝe? sturmi kastelon armite? Hont'!... oni scius, ke mi venĝis, rifuzite!... Ŝlosist', honesta via koro ne komprenas, Ke fier' ofendita inferon entenas!

"Fiersatan' komencis min konsilinstigi: Venĝi sange, sed venĝokaŭzon sekretigi, Ne viziti kastelon kaj elradikigi Amon, forgesi Evon, edzinigi alian, 650 Kaj poste, poste trovi provoketon ian Kaj venĝi —

"Komence mia koro kvazaŭ aliiĝis; Pri ideo kontentis mi, kaj — mi edziĝis Al malriĉa knabino, unue vidita! Sed mi faris malbone kaj estis punita! Malfeliĉan ne amis mi, Tade' patrinon, Al mi plej sidonitan, honestan virinon: Malnova am', kolero, el kor' ne foriris, Mi kvazaŭ furiozis; vane mi deziris 660 Deviĝi al mastrumado, aferoj, sed vano! Kolera, obsedita de venĝosatano, Malafabla, nenian konsolon mi konis En mondo — kaj el pekoj en pekojn mi dronis; Kaj mi komencis drinki —

"Baldaŭ edzino mia mortis pro sufero, Lasinte idon; kaj min mordis malespero!...

"Kiel amata estis Evo malfeliĉa! Multo da vagadjaroj ne estis sufiĉa Ŝin forgesigi: ĉiam figuro amita 670 Staras ĝi antaŭ okuloj, kvazaŭ pentrita!...