Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/257

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ne povis ekparoli, ĝis torent' larmara Vidigis, kiel estis mi, al Evo kara!

"En viv' unuafoje mi tiam ekploris Ĝoje kaj malespere, kaj mi ne memoris, Ke mi frenezas, volis min genue ĵeti 610 Antaŭ li, por volviĝi serpente kaj peti: Patro kara, mortigu, aŭ prenu min file! Malvarma, salkolone, Tablestro ĝentile Ekparolis — pri kio? — edziĝookazo De filin'! Ĉi momente? Atentu, Gervazo, Vi havas homan koron!...

"Tablestro diris: Moŝto Soplica, svatano Venis al mi, de filo de moŝt' Kastelano; Kion, amik', vi diros pri ligo tiela? Mia filin', sciate, estas riĉa, bela: Kaj Kastelan' — vitebska! Tio en senato, 620 Malalta, ligna seĝo (16) . Do konsilu, frato! — Mi tute ne memoras, ĉu mi ekmumuris Aŭ silentis — mi saltis selon kaj forkuris!..."

"Jacek! vokis Ŝlosisto, saĝe vi eligas Kaŭzojn: ĉu ili kulpon vian malgrandigas? Ĉar en mondo pli ofte ekokazis jame, Ke, al magnatfilino, iu ardis ame, Volis per fort' akiri, forkapti elŝtele Venĝi malkaŝe — tamen mortigi tiele Malice la sinjoron, kun Moskvo konsente!"

630 "Mi ne interkonsentis!" diris Jacek pente. "Perforte rabi? El post kradoj, rigloj, ĉie Mi ŝin kaptus, disbatus kastelon furie! Kvar nobelejoj sekvus min ekster Dobĵino. Aĥ, se ŝi estus, kiel nia nobelino, Forta, sana! ne timus forkuron, postkuron,