Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/263

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Moskvo min opiniis sia aliĝinto, Soplic' ricevis bienparton post mortinto; 810 Targovicanoj poste volis honorigi (20) Min per ofic'. — Se volus mi min moskvuligi! — Satan' konsilis... — Estis mi en riĉa stato: Se mi moskvulo iĝus, plej granda magnato Serĉus mian protekton, eĉ nobelofrato Eĉ popolaĉ' facile landanojn postponas (21) , Kaj pli feliĉajn Moskvoservanojn — pardonas! Mi sciis tion, tamen — mi ne povis...

"Mi forkuris el lando Kaj kie mi ne estis! kion ne suferis?

820 "Ĝis Dio kuracilon malkaŝis konsole: Pliboniĝi kaj tion ripari bonvole, Laŭ eble, kio...

"Tablestridin', kun edzo vojevodo, kune Iris en Siberion, tie mortis june: Lasis en land' filinon, la malgrandan Zonjon. Mi ordonis eduki ŝin...

"Pli ol pro amo, eble mi pro stultfiero Mortigis: do humilo, en monaĥa sfero. Pro l' gento mi fiera iam kuraĝulo, [830] Mallevis kapon, Vermo fariĝis kvestulo, Ĉar kvazaŭ verm' en polvo...

"Al Patrujo malbonan ekzemplon mi donis, Ĝi per bonaj ekzemploj repagon bezonis, Per sango, oferiĝo...

"Mi batalis por lando, Tie ne gloramo Min pelis kontraŭ glavoj, kontraŭ pafojflamo. Memor agrabla estas, pli ol batalilaj