Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/264

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Laŭtaj verkoj, pri verkoj silentaj, utilaj, Kaj suferoj, pri kiuj neniu...

840 "Al mi prosperis ofte penetri limzonojn, Kaj kolekti informojn, porti ĉefordonojn, Formi konspirojn. — Konas ja Galicianoj (22) La monaĥan kapuĉon — kaj Grandpolujanoj! Dum jar' mi ĉarojn puŝis en fortikaĵ' prusa; Kaj miajn ŝultrojn vundis bastonado rusa; Mi iris Siberion; poste Aŭstrianoj En Ŝpilberg (23) min en kelojn fosis, al laboro, En "carcer durum" (24) , tamen mirakle Sinjoro Min savis, kaj mi mortas inter samlandanoj 850 Kun Sakramentoj. —

"Eble eĉ nun mi pekis, antaŭ Dia trono, Per leviĝoakcelo, super ĉefordono! Penso, ke gent' Soplica armiĝos unue Kaj en Litvo Postkuron (25) lancfiksos plej frue, La penso...ŝajnas esti pura...

"Venĝon vi havas! tranĉis vi, ilo de Dia Puno, per glav' intencojn de vivtuo mia: Vi konspirofadenon ŝpinitan konfuzis! Grandan celon, por kiu mi vivon foruzus, 860 Lastan mian, en mondo, teran senton, planon, Kiun mi flegis, kiel plej karan infanon, Vi mortigis — kaj mi vin pardonis el koro! Vi..."

"Ke egale pardonu ankaŭ Di-Sinjoro! Diris Ŝlosist'; atendas vi je viatiko: Mi ne estas skismano, nek Luteramiko; Mortanton malĝojigi, jen peko laŭ scio.