Mi ion diros, certe konsolos vin tio: Kiam sinjoro mia falis, mortvundite, 870 Kaj mi, genue, super lia brust' klinite, Glavon trempis en sangon kaj venĝon ĵurdiris: Li, kapskuante, manon al pordeg' eltiris, Al via flanko signis krucon en aero, Kvazaŭ dirus: al Jacek mi pardonas morton. Mi komprenis, sed flamis tiom per kolero, Ke neniam pri l' kruco mi eldiris vorton".
Interparolon rompis malsanulsuferoj; Kaj poste venis longa hor' da silentado. Oni atendas pastron. — Ektondris huferoj, 880 De spireganta Jankjel aŭdiĝas frapado: Grava leter'! al jacek farmisto ĝin donas; Jacek al frato laŭte ĝin legi ordonas. Leter' de Fiŝer, kiu estis tiam ĉefo De polarmea stabo, sub princo Jozefo (26) , Sciigas, ke sekreta decid; primilita Jam estas de francestro al mond', anoncita; Ke kunvokita Granda Sejmo Varsovia La aligon de Litvo tuj proklami volas.
890 Jacek aŭskulte, preĝojn mallaŭte parolas. Li alpremis al brusto benitan kandelon, Esperlumajn pupilojn levis en ĉielon Kaj diris kun ĝularmoj en okul' radia: "Nun, Sinjor', iru pace for servisto via!" Ĉiuj genuis; antaŭ sojl' ektintis io — Sonorileto: venis preposto kun dio.
Ĵus nokto jam foriris; tra blanka ĉielo Roza, kuras unua sunradia helo, Falas tra vitroj kiel sagoj briliantaj, 900 Sur lit', de malsanulokap', refleksiĝantaj: Vizaĝon kaj tempiojn orumis lumzono, Li mire brilis, kiel sanktulo en krono.