Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/266

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Printempaj aŭguraĵoj — Enmarŝo de armeoj — Dioservo — Ofica rehonorigo de sanktmemora Jacek Soplica — El interparoloj de Gervazo kaj Protazo oni povas konkludi pri proksima fino de l' proceso — Amindumoj de ulano kun knabino — La disputo pri Stumpulo kaj Falko decidiĝas — Poste gastoj kolektiĝas al festeno — Prezentado de gefianĉoj al armeaj ĉefoj <poem> Jaro! kiu vin vidis sur Litva kamparo! Ĝis nun popol' vin nomas — rikoltbona jaro Kaj soldatoj — milita; ĝis nun la maljunaj Pri vi babilas; kantoj vin gloras eĉ nunaj. Delonge vi mirakle estis anoncita Inter popol', de fluga famo, antaŭita. Printempa suno naskis en litvana koro Mirantaŭsenton, kvazaŭ de mondfina horo; Ĉiuj atendis ion sopire kaj ĝoje. 10 Brutar elpelita for, unuafoje Printempe, kvankam estis malgrasa, malsata Ne kuris al paŝtejo, jam herbe kovrata, Sed kuŝiĝis sur kampo, la kapojn klinadis, Muĝis, aŭ sian vintran nutraĵon maĉadis.

Kampuloj la plugilojn por semado tiris, Sed ne ĝojis, ke longa vintro jam foriris,