Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/267

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ne kantis; diligente ili ne laboras, Semadon kaj rikolton kvazaŭ ne memoras; Ili haltigas bovojn, ĉevalon erpilan, 20 Al okcident' rigardon turnas maltrankvilan, Kvazaŭ tie miraklon atendus proksime, Kaj revenantajn birdojn observas kortime.

Jam al hejmo alflugis cikoni' unua, Etendis blankan flagon de printempo frua; Poste venis kriemaj aroj da hirundoj, Kiuj kolektiĝante super akvaj grundoj, Prenas por nestoj koton el rigida tero. En arbustar' skolopo flustras dum vespero. Super arbaro flugas anseroj serie, 30 Kaj lace, por nutraĵo ili falas krie. Sur ĉielo malhela gruoj krias ĝeme; Noktgardistoj, aŭdante, demandas timeme: Kion, en birdojregno, la konfuzo celas? Kia ventego ilin tiom frue pelas? (1)

Jen novaj aroj: kvazaŭ piroloj, sturnetoj, Aroj da kolorhelaj plumtufoj, flagetoj, Ekbrilis sur altaĵoj, falas sur kamparo: Rajdistar'! Strangaj vestoj, fremda armilaro! La regimentoj marŝas: kvazaŭ neĝ' fandita, 40 Fluas sur voj' vicaro, la fere forĝita; El arbar' nigras ĉapoj, bajonetoj brilas, Infanteri' svarmas, al formikar' similas.

Ĉiuj al nordo! Kvazaŭ el sudlando varma, Irus al ni, post birdoj, la popolo svarma, Al fort' nerezistebla, instinkta, cedante.

Ĉevaloj, homoj, agloj, tage, nokte, konstante Fluas; ĉielo flamas, ie bruloj ruĝas, Tero tremas, kaj flanke fulmotondroj muĝas.