Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/268

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Milit'! milit'!... ne estis en Litvo angulo, 50 Ĝis kiu ne alirus ĝia krako, brulo. Praarbarano, kiu laŭ avojkutimo, Dum vivo ne eliris trans arbara limo, Kaj sur ĉiel' aliajn bruojn ne komprenis, Krom ventoj, kaj sur tero — krom bestegojmuĝo, Gastojn nur vidis, kiam arbaranoj venis, Nun vidas: strange ardas ĉiela brulruĝo; Kaj li aŭdas krakadon: kuglo de kanono Eraris el batalo tra l' arbara krono, Ŝirante trunkojn, branĉojn. — La barbgriza uro 60 Hirtigas kolhararon, tremas de teruro, Leviĝas, per antaŭpiedoj apogite, Skuas barbon, rigardas ege mirigite, Al la fulmanta inter rompaĵo brulejo: Grenad' erara fajfas kaj turniĝas brue, Krevas fulme, krakase; ur' en viv' unue, Time, al pli profunda kuris kaŝiĝejo.

Batal'!... Kie? demandas junuloj, kaptante Armilojn; manojn levas virinoj, preĝante; Ĉiuj esperas venkon; sonas larma krio: 70 Nin gvidas Napoleon! kun li estas Dio!

Printempo! kiu vidis vin sur la kamparo! Memorinda printempo, de l' milita jaro! Printempo, kiu vidis vin tiom florantan Per grenoj kaj herboj, per homoj brilantan, Eventplenan, gravedan de l' esper' ĉiela! Mi vin ankoraŭ vidas, sonĝvidaĵo bela!... Mi, naskita sub jugo, vindita en fero, Havis nur unu tian printempon sur tero.

Ĉe Soplicovo tuŝe, vojego sin tiris, 80 Kie de Njemenflanko du ĉefoj aliris: Princ' Jozef kaj vestfala reĝo Hieronim Okupis Litvoparton de Grodno ĝis Slonim (2) .