Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/269

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Reĝo donis ripozon ĝis la tago tria; Sed polaj soldataroj, malgraŭ laco sia, Plendis, ke ne permesas reĝo marŝi plue; Ili volus atingi moskvulojn plej frue.

En urb' proksima, haltis princa stabĉefaro, En Soplicovo kvardek miloj en tendaro; Kun siaj staboj venis: General' Dombrovski, 90 Knjazjeviĉ, Malaĥovski, Gjedrojc kaj Grabovski (3) .

Estis malfrue: ĉiu do prenis laŭ povo Loĝejon en kastelo kaj en Soplicovo. Kiam antaŭgardaro estis starigita, Ĉiu, en sian ĉambron iris lacigita. Nokta silent': en tendoj, dom', kamparo; sole Oni vidas, laŭ ombroj, vagantojn patrole, Tendaraj fajrujoj flagras en kelkaj lokoj, Alterne de postenoj sonas signalvokoj.

Dormis dolĉe: dommastro, ĉefoj, milituloj, 100 Kaj sole ne fermiĝis de Vojski okuloj; Vojski devas por morgaŭ festenon prepari, Volas per ĝi Soplicojn eterne glorfami: Inda de koragrablaj polgastoj festeno Estu konforma kun la granda tagsoleno,